Violono

asd
Violono.

Violono estas kvarkorda arĉa kordinstrumento. Ĝi estas la plej malgranda kaj plej akra el la instrumentoj de sia familio (kiu ankoraŭ posedas la aldviolonon, violonĉelon kaj kontrabason, responda al la Soprano de la homa voĉo). Fakte en Eŭropo, ĝi estis la bazo por la disvolvigo de la aliaj kordinstrumentoj uzataj en la okcidenta klasika muziko.[1][2][3]

La korpo de violono konsistas el sontabulo (sonplato) kaj dorso iom ŝvelaj, kunigitaj per ripoj (flankoj) kaj ankaŭ per internaj blokoj, kiuj tenas respektive la (fin)butonon kaj la kolon. Korpomeze estas la talio, kies anguloj ankaŭ subteniĝas per blokoj. Fine de la korpo estas la kapo. Ĝi enhavas la kejltruojn kaj la voluton (spiralon). En la tabulo estas sontruoj (pro la formo ankaŭ nomitaj "f-truoj"). Surtabule inter la truoj estas metita ponto. Inter la tabulo kaj la dorso (sub la pontpiedo sub la plej alta kordo) troviĝas movebla sonfosto, kaj sub la basa pontpiedo estas gluita basa strio. En la kapo estas agordaj kejloj. Sur la kolo estas fingroplato. Ligita al la butono per katgota ŝnuro estas la korda tenilo (finpeco), de kiu la kordoj etendiĝas ĝis la kejloj, kuŝante kapfine sur selo kaj alifine sur la ponto. Fine de ĉelo aŭ baso estas piedo (pikilo). Sur violono aŭ aldviolono (aldo) kutime troviĝas menton-apogilo.

La arĉo konsistas el ĉevalharoj streĉitaj de pinto ĝis tenilo (kalkano) de ligna stango. La tenilo konsistas el bloketo kaj ŝraŭbo.

Diversaj efektoj produktiĝas per uzo de harmonoj, plukado, dampado kaj diversspeca arĉado[4].

Etendo.
Violono el diversaj perspektivoj.

Violonistoj kaj kolektistoj aparte aprezis la fajnajn historiajn instrumentojn faritajn de la familioj Stradivari, Guarneri, Guadagnini kaj Amati el la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj en Brescia kaj Cremona (Italio) kaj fare de Jacob Stainer en Aŭstrio. Laŭ ilia reputacio, la kvalito de ilia sono defiis klopodojn por klarigi aŭ egaligi ĝin, kvankam tiu kredo estas disputata.[5][6] Grandaj nombroj de instrumentoj devenis el la manoj de malpli famaj konstruistoj, same kiel pli grandaj nombroj de amas-produktitaj komercaj "komercaj violonoj" devenis el la hejmaj industrioj en lokoj kiel Saksio, Bohemio, kaj Mirecourt. Multaj el tiuj komercaj instrumentoj estis iam venditaj de Sears, Roebuck kaj Co. kaj aliaj amaskomercistoj.

  1. Interview: Kala Ramnath. YouTube. Arkivita el la originalo je 2014-06-03. Alirita 5a de Septembro 2015.
  2. Allen, Edward Heron. (1914) Violin-making, as it was and is: Being a Historical, Theoretical, and Practical Treatise on the Science and Art of Violin-making, for the Use of Violin Makers and Players, Amateur and Professional. kun eseo An Essay on the Violin and Its Position as a Musical Instrument'. E. Howe. Alirita la 5an de Septembro 2015.
  3. Choudhary, S.Dhar. (2010) The Origin and Evolution of Violin as a Musical Instrument and Its Contribution to the Progressive Flow of Indian Classical Music: In search of the historical roots of violin. Ramakrisna Vedanta Math. ISBN 978-9380568065.
  4. Muzika terminaro 1944/1992, p. 29
  5. Belluck, Pam, "A Strad? Violinists Can't Tell", New York Times, 7a de Aprilo, 2014.
  6. Christopher Joyce (2012) Double-Blind Violin Test: Can You Pick The Strad?. NPR. Alirita 2012-01-02.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search