Virina seksa mutilado

Ne konfuzu kun (virina) cirkumcido.

Normala anatomio kun 1-klitora prepucio, 2-klitoro, 3-malgrandaj vulvaj lipoj, 4-vagina orifico, kaj tri tipoj de virinaj cirkumcidoj.
Labiaplastio (tipo II sur la antaŭa bildo sen klitorforigo)

Virina seksa mutilado, ankaŭ konata kiel ekscizo, estas malsama ol virina cirkumcido. Striktasence, ekzistas sole unusola ebleco pri virina cirkumcido, pli precize dirite kirurgia forigo de la prepucio kovranta la klitoron, kiu povus esti kontribuo kaj plibonigo de la seksa travivaĵo. Virina seksa mutilado konsistas ne nur el fortranĉo de la prepucio, sed ankaŭ de la klitoro, de la malgrandaj lipoj kaj eĉ foje de la grandaj lipoj de la vulvo. La nura ekscizo (forigo) de la klitoro nomatas klitorektomio.

Kiel pri vira cirkumcido foje oni indikas plurajn kialojn por praktki virinan cikumcidon (inter kiuj higiena, religia, socia celoj ktp)[1] sed ĉiuj pluaj manieroj kondukas al kripligo (mutilado) de knabinoj kaj ne eblas konsenti kun tiaj[2].

  1. Raporto de UNICEF de 2013, p. 67 [1] angle
  2. Raporto de UNICEF de 2013, p.65 [2] angle

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search