Virino

Virina anatomio laŭ la desegno de Pioneer 11, la sondo sendita kosmen por montri al eventualaj eksterteruloj pruvon de homa ekzisto
Simbolo de la romia dio Venuso, ofte uzata kiel simbolo de la virina genro aŭ sekso.

Virino (rare ankaŭ femino)[1] estas plenkreska homo de la ina sekso, kontraste al viro (laŭ sekso, vidu artikolon Vira sekso) kaj al knabino (laŭ aĝo). La vorto virino estas uzata por distingi la biologian sekson, la kulturansocian rolon aŭ ĉiujn el ili.

La virinoj povas naski infanojn kaj vivteni ilin dum la unua periodo post la naskiĝo per sia lakto.

La termino virino referencas al tio ina kaj ĉe la afero depostula ĝi estas foje asocia al la egalrajtigo defendita de la feminismo.[2][3] La Internacia tago de virinoj estas celebrata la tagon de la 8-a de marto.[4]

Kvankam malpli da inaj ol da viraj beboj naskiĝas, estas pli da virinoj ol da viroj en la mondo, ĉar virinoj kutime vivas pli longe. La kialoj por tio estas diversaj: genetikaj, sociaj (i.a. en la plejmulto de socioj virinoj ne partoprenas militojn aŭ aliajn batalojn), juraj (pluraj ŝtatoj uzas "pozitivan diskriminacion" por defendi virinojn de maldungo, diskriminacio k.s.), decidoj afektantaj la sanon (malpli da fumado, drinkado kaj memmortigo) kaj hormonaj (oestrogeno havas kontraŭ-kanceran efikon).

  1. vortaro.net - femino
  2. en DRAE, consultado 8 de agosto de 2011
  3. La mujer en la historia, Mª Antonia Bel Bravo, 1998, Ediciones encuentro, Madrid, paĝoj 7-8
  4. Día Internacional de la mujer -8a de marto 2013 - Una promesa es una promesa: momento de pasar a la acción para acabar con la violencia contra las mujeres. Arkivita el la originalo je 2013-06-28. Alirita 2015-03-11.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search