Viro

Vira anatomio laŭ la desegno de Pioneer 11, la sondo sendita kosmen por montri al eventualaj eksterteruloj pruvon de homa ekzisto
Simbolo de la romia dio Marso, ofte uzata kiel simbolo de la vira genro aŭ sekso.

Viro estas plenkreskinta homo de la vira sekso, kontraste al virino kaj al knabo (adoleskulo, junulo); tamen foje la vorto viro estas uzata pli amplekse kiel malo de virino kaj pro tio sen konsidero al la aĝo, tio estas inkludante ankaŭ infanojn aŭ eĉ virbestojn, kiaj virkoko, virbovo ktp. La vorto viro uziĝas por distingi la biologian sekson, la kulturan rolon aŭ ambaŭ. Viroj laŭhistorie dediĉis sin en plej granda nombro de kulturoj al apartaj laboroj, taskoj kaj profesioj, diference de virinoj.

Kiel ĉe plej aliaj masklaj mamuloj, la vira genomo tipe heredas kromosomon X (ikso) el sia patrino kaj kromosomon Y (ipsilono) el sia patro. La maskla feto produktas pli grandajn kvantojn de androgenoj kaj pli malgrandajn kvantojn de oestrogenoj ol feto de ino. Tiu diferenco en la relativaj kvantoj de tiuj seksaj steroidoj estas ege responsa de la fiziologiaj diferencoj kiuj distingas virojn el virinoj. Dum la pubereco, hormonoj kiuj stimulas androgenaj produktadon rezultas en la disvolvigo de duarangaj seksaj karakteroj, tiele montrante pli grandajn diferencojn inter ambaŭ seksoj. Tamen, estas esceptoj ĉe kelkaj interseksaj kaj transgenraj viroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search