Virusa hepatito

Virusa hepatito estas inflama malsano de la hepato.

Sube ni parolu pri la specifaj virusaj malsanoj de hepato: la virusaj hepatitoj. Hepatiton ankaŭ povas kaŭzi alkoholo, drogoj, toksoj kaj variaj medicinaj disordoj.

Antaŭ nur kelkaj jardekoj oni diferencigis du tipojn de virusaj hepatitoj: la infektan hepatiton aŭ hepatiton A kaj la seran hepatiton aŭ hepatiton B. Baldaŭ estis priskribita la tiel nomata „hepatito nek A nek B”, poste subdividita en la hepatitojn C kaj E. Nuntempe la nombro de la priskribitaj tipoj de virusaj hepatitoj jam atingis 8: hepatitoj A, B, C, D, E, F, G kaj TTV. Kaj tio, verŝajne, ne estos la fino.

La problemo de la virusaj hepatitoj estas unu el la plej signifoplenaj por la moderna kaj estonta medicino. La kvanto de malsanuloj kaj virusportantoj nur de hepatitoj B kaj C superas 500 milionojn.

Ĉiujn konatajn tipojn de virusaj hepatitoj oni povas subdividi en du grupojn: 1. Hepatitoj A, E kaj F kiuj transdoniĝas precipe kiel intestaj infektoj. 2. Hepatitoj B, C, D kaj G, kiuj disvastiĝas precipe per infektita sango.

La klinikaj simptomoj de diversaj tipoj de hepatitoj en la akuta stadio de la malsano ne tro distingiĝas, kaj la ĝustan diagnozon oni do devas determini per laboratoriaj esploroj. Post la inkubacio, kiu varias (ekzemple, por hepatito A de 15 ĝis 50 tagoj, por hepatito B de 30 ĝis 180 tagoj), kutime aperas la antaŭiktera periodo (4-6 tagoj). Dum ĝi la simptomoj ne estas karakterizaj kaj similas al tiuj de malvarmumo, dispepsio, ktp. Sed en la sango jam pligrandiĝas la kvanto de hepataj fermentoj. Dum la iktera periodo pro la daŭrigata malordigo de la hepata funkcio ĉiuj simptomoj jam videblas: aperas la iktereco sur la haŭtaj kaj mukaj kovraĵoj, la hepato pligrandiĝas kaj doloras, urino fariĝas flavega, fekaĵo senkoloriĝas, ktp. En la sango pliiĝas la kvanto de bilirubino, la galaj acidoj, ktp.

Sufiĉe ofte ĉe malsanuloj la viruso ne montras klinikajn simptomojn, kaj tiam la diagnozon povas determini laboratoriaj analizoj.

Twinrix: kombinita vakcino kontraŭ hepatito A kaj hepatito B

La kuracado de malsanuloj kutime okazas per plenumado de dieta kaj enlita reĝimo, sed se necese la malsanuloj ricevas diversajn medikamentojn: hormonojn, interferonojn, sintezajn kontraŭvirusajn preparaĵojn kaj aliajn. Kutime preskaŭ ĉiuj simptomoj malaperas post unu-du monatoj. Tamen la malsano povas transiri en la kronikan stadion.

En apartaj okazoj, rezulte de detruado de granda kvanto da hepatĉeloj, povas aperi gravaj komplikaĵoj. Pro sia rompo de la kapablo de la hepato forigi diversajn venenojn, en la sango amasiĝas amoniako, fenoloj, ktp, kio alkondukas al la cerba veneniĝo, akuta hepata encefalopatio kaj komata stato. Necesas senprokrasta reanimado.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search