La vitamino K estas vitamino solvebla en graso kiu estas konata ĉefe pro sia funkcio en la koagulado de sango. Ĝi estis malkovrita en 1935 de la dana Henrik Dam kiu nomumis ĝin kiel K pro la danlingva vorto por koagulado, nome "koagulation". Nature ĝi aperas en du formoj: vitamino K1 (filokinono) en vegetaloj de verdaj folioj kaj vitamino K2 (menakinonoj) derivita de la viando kaj de fermentintaj manĝaĵoj kiel fromaĝo kaj sojaĵo nattō.[1][2]
La vitamino K estas necesa kiel kunfaktoro por la aktivigo de proteinoj kiuj siacive estas necesaj por serio de biologiaj procezoj el kiuj la plej konataj estas la hepataj faktoroj de koagulado, nome protrombino kaj faktoro X, inter aliaj.[1] Tiu nutrantaĵo estas rilata kun fiziologiaj procezoj kiel la hista riparado (okaze de vundoj kaj hemoragioj), infarktoj kaj la menstruo Arkivigite je 2020-08-13 per la retarkivo Wayback Machine.
Ĝi estas necesa por aktivigo de proteinoj de la eksterĉela matrico de ĉeloj ostaj kaj de glataj muskoloj kiuj permesas la unuigon de la kalcio, regulante la metabolon de la ostoj kaj malpliigante la riskon de vaskula kalciigo kaj eventuale de korvaskula malsano.[1][3][4]
La vitamino K havas protektan efikon kontraŭ la hepatokancero, la leŭkemio, la pulmokancero, la kojlorektuma, la buŝa, la mamkancero kaj la vezika kanceroj.[4]
Kemie, la vitamino K enhavas derivaĵojn de 2-metil-1,4-naftokinono, sed diferencas en la strukturo de la pozicio 3 (3-). Krom ties naturaj derivaĵoj, nome la filokinono (vitamino K1) kaj la menakinonoj (vitamino K2s), ekzistas tri sintezaj fontoj: nome la menadiono (vitamino K3), la VK4 kaj la VK5. La menadiono estas uzata en manĝaĵoj por maskotoj kaj kiel dieta suplemento en kelkaj landoj.[4]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search