Vitruvia homo

la vitruvia homo, desegnita per plumo kaj inko (1492)

La vitruvia homo estas fama desegnaĵo de Leonardo da Vinci el la jaro 1492, kiu grandas 34,4 x 24,5 centimetrojn. Temas pri skizo el unu el liaj taglibroj, kiu montras viron kun etenditaj brakoj kaj kruroj samtempe en du pozicioj. Kun la fingropintoj kaj piedoplandoj la figuro tuŝas ĉirkaŭan kvadraton (latine „homo ad quadratum“) respektive cirklon (latine „homo ad circulum“).

La originalo videblas en la Akademia Galerio (itale Galleria dell' Accademia) en Venecio.

La skizo montras, kiom forte Leonardo interesiĝis pri proporcioj kaj ĝis la nuntempo ne nur estas simbolo pri la senco de estetiko de la epoko renesanco, sed restas unu el la plej famaj kaj plej kopiitaj bildomotivoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search