Tiu ĉi artikolo temas pri la biologia funkcio vivo. En la lingvaĵo de klasika muziko la italdevena vorto vivo ankaŭ estas tempoindiko de viveca, relative rapida ritmo. |
Vivo estas karakterizaĵo kiu karakterizas fizikajn unuojn kiuj havas biologiajn procezojn (kiaj signalado kaj memeltenaj procezoj) disde tiuj kiuj ne tion havas,[1][2] ĉu tiaj funkcioj jam ĉesis (morto), aŭ ĉar al ili mankas tiaj funkcioj kaj estas klasifikitaj kiel senvivaj.[3][4][5] Biologio estas scienco kiu okupiĝas pri la studo de vivo, kvankam ankaŭ multaj aliaj sciencoj estas koncernataj.
La plej malgranda vivunueco estas nomita organismo. Organismoj estas kunmetitaj de unu, aŭ pli da, ĉeloj, spertas metabolon, konservas homeostazon, povas kreski, reagi al stimuloj, reproduktiĝi kaj, tra evolucio, adaptiĝi al sia medio en sinsekvaj generacioj.[1] Varia aro de vivantaj organismoj povas esti trovita en la biosfero de la Tero, kaj la trajtoj komunaj al tiuj organismoj - plantoj, bestoj, fungoj, protistoj, arĥioj, kaj bakterioj - estas formado el ĉeloj de karbono kaj akvo kun kompleksa organizo kaj heredaj genetikaj informoj.
Abiogenezo estas la natura procezo de vivo elirante el ne-vivanta materialo kiel simplaj organikaj kombinaĵoj. La Tero estis formita antaŭ proksimume 4.54 miliardoj da jaroj. La plej frua vivo sur la Tero ekzistis antaŭ almenaŭ 3.5 miliardoj da jaroj,[6][7][8] dum la Eoarĥea Epoko kiam sufiĉa krusto solidiĝis sekve de la fandado de la Hadea Eono. La plej frua fizika indico por vivo sur la Tero estas biogena grafito en 3.7 miliard-jaraĝaj metasedimentaj ŝtonoj malkovritaj en Okcidenta Gronlando[9] kaj fosilioj de mikroba mato trovitaj en 3.48 miliard-jaraĝa grejso malkovritaj en Okcidenta Aŭstralio.[10][11] Tamen, pluraj studoj indikas ke vivo sur la Tero eble komenciĝis eĉ pli frue,[12] jam antaŭ 4.25 miliardoj da jaroj laŭ unu studo,[13] kaj eĉ pli frue ankoraŭ, antaŭ 4.4 miliardoj da jaroj, laŭ alia studo.[14] La mekanismo per kiu vivo komenciĝis sur la Tero estas nekonata, kvankam multaj hipotezoj estis formulitaj. Ekde emerĝanta, vivo evoluis en gamo da formoj, kiujn biologoj klasifikis en hierarkion de taksonoj. Vivo povas pluvivi kaj prosperi en larĝa gamo de kondiĉoj. Kvankam pli ol 99 % el ĉiuj specioj iam vivintaj estas ĉirkaŭkalkulitaj kiel formortintaj,[15][16] estas nuntempe ĉirkaŭ 10–14 milionoj da specioj de vivantaj organismoj surtere.[17]
Kvankam vivo estas konfirmita nur sur la Tero, multaj opinias ke ekstertera vivo estas ne nur kredinda, sed verŝajna aŭ neevitebla.[18][19] Aliaj planedoj kaj lunoj en la Sunsistemo estis ekzamenitaj por signoj kiuj apogus la ekziston de simpla vivo, kaj projektoj kiel ekzemple SETI provis detekti radiodisaŭdigojn de eblaj eksterteraj civilizoj. Laŭ la panspermia hipotezo, mikroskopa vivo ekzistas ĉie en la Universo, kaj estas distribuita tra meteoroidoj, asteroidoj kaj planedoidoj.[20]
La signifo de vivo - sia signifo, origino, celo, kaj finfina sorto - estas centra koncepto kaj demando en filozofio kaj religio. Kaj filozofio kaj religio proponis interpretojn kial al kiel vivo rilatigas al ekzisto kaj konscio, kaj en rilataj temoj kiel ekzemple vivsinteno, celo, koncepto de dio aŭ dioj, animo aŭ postvivo. Malsamaj kulturoj dum historio havis vaste ŝanĝiĝantajn alirojn al tiuj temoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search