Volbo en la arĥitekturo kaj konstruteĥniko estas arkoforma parto de konstruaĵo (ekzemple plafono de ĉambro aŭ arko de ponto), konstruita per ŝtonoj de tiaj formoj kaj aranĝo, ke ili kuntenas sin per sia propra pezo super la profundo.
Laŭ Francisko Azorín volbo estas Arka masonaĵo por kovri spacon.[1] Li indikas etimologion el la latina voluta (envolvita). Kaj li aldonas liston de terminoj por volbotipoj, unue laŭ la formo kaj fine laŭ la uzita materialo: nome plata, cilindra, konusa, revolua, sfera, elipsoida, paraboloida, tora, helica, pavilona, nervura, panelita, ŝtona, brika, betona, metala.[2]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search