Volontuloj de TEJO

Germana volontulo Julia Noe deĵoranta ĉe la TEJO-budo dum la 93-a UK en Roterdamo (2008).

Volontulo de TEJO estas persono, kiu volontule laboras kiel oficisto por TEJO. En la lastaj jaroj estas samtempe ĉiam unu TEJO-volontulo, kiu laboras en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. La oficperiodo de la volontulo estas kutime unu jaro. Antaŭe la volontulo loĝis senpage en la volontula ĉambro de la Centra Oficejo (en la ĉambro Frank Netrval) nun la volontuloj loĝas senpage kune en VolDom. Ili ricevas poŝmonon de TEJO.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search