Voyager 2

Artista bildo de Voyager
La grandeco de la sunsistemo - de la jutuba kanalo Scivolemo pri Voyager 2.

Voyager 2 estas kosmosondilo lanĉita de NASA la 20-an de aŭgusto 1977 por studi la eksterajn planedojn de la sunsistemo. Ĝi estis parto de la programo Voyager kaj estis lanĉita 16 tagojn antaŭ sia ĝemelo Voyager 1 laŭ trajektorio, kiu postulis pli da tempo por atingi Jupiteron kaj Saturnon, sed poste ebligis viziton de Urano kaj Neptuno[1]. Ĝi estas la sola kosmoveturilo, kiu vizitis ajnan el la glaciaj gigantoj.

Ĝia ĉefa misio finiĝis per esploro de la neptuna sistemo la 2-an de oktobro 1989, post vizito de la urana sistemo en 1986, la saturna sistemo en 1981 kaj la jupitera sistemo en 1979. Voyager 2 nun plenumas plilongigitan mision por esplori la eksterajn partojn de la sunsistemo kaj daŭre funkcias jam de 46 jaroj kaj 339 tagoj. Ĝi daŭre estas en kontakto kun Tero per la reto Deep Space Network[2].

Kun distanco 109 AU (1,64×1010 km) de la Suno en oktobro 2015, Voyager 2 estas unu el la plej malproksimaj homfaritaj objektoj, kune kun Voyager 1, Pioneer 10 kaj Pioneer 11. La sondilo moviĝis je 15,4 km/s (55 000 km/h) rilate al la Suno en decembro 2014 kaj vojaĝas tra la limoj de heliosfero[3]. Atinginte interstelan spacon, Voyager 2 devos fari la unuajn rektajn mezurojn de la denseco kaj temperaturo de la interstela plasmo[4].

  1. Butrica, Andrew. “Voyager: The Grand Tour of Big Science”, From Engineering Science to Big Science (angle).
  2. JPL. Mission Overview (angle). Arkivita el la originalo je 2012-12-08. Alirita 2015-10-17.
  3. JPL. Where are the Voyagers (angle). Alirita 2015-10-17.
  4. Andrew Grant (2013-09-12). At last, Voyager 1 slips into interstellar space (angle). ScienceNews. Alirita 2015-10-17.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search