William Shakespeare

William Shakespeare
Persona informo
William Shakespeare
Naskiĝo (baptita) la  23-an de aprilo 1564(nun 1564-04-23)
en Anglio Stratford-upon-Avon, Anglio
Morto 26-an de aprilo 1616
en Anglio Stratford-upon-Avon, Anglio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Holy Trinity Church (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Nacieco angla
Lingvoj frua moderna angla lingvo • brita anglaangla vd
Loĝloko Stratford-upon-Avon vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater King Edward VI School, Stratford-upon-Avon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo William Shakespeare
Familio
Patro John Shakespeare (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Mary Shakespeare (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Joan Shakespeare (en) Traduki, Edmund Shakespeare (en) Traduki, Gilbert Shakespeare (en) Traduki, Richard Shakespeare (en) Traduki, Anne Shakespeare (en) Traduki, Margaret Shakespeare (en) Traduki kaj Joan Shakespeare (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anne Hathaway
Infanoj Susanna Hall
Hamnet Shakespeare
Judith Quiney
Profesio
Okupo poeto, dramverkisto, aktoro
Laborkampo Beletro, teatro, English drama (en) Traduki, dramo, poezio kaj aktorado Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Literatura movado Elizabeta teatro
Verkoj Hamleto ❦
Romeo kaj Julieta ❦
Kiel plaĉas al vi ❦
Makbeto ❦
Somermeznokta sonĝo ❦
sonetoj de Ŝekspiro ❦
La dresado de la megero ❦
La du sinjoroj el Verono ❦
Reĝo Johano ❦
Rikardo la Dua ❦
Henriko la Kvara, Parto 1 ❦
Henriko la Kvara, Parto 2 ❦
Henriko la Kvina ❦
Henriko la Sesa, Parto 1 ❦
Henriko la Sesa, Parto 2 ❦
Henriko la Sesa, Parto 3 ❦
Rikardo Tria ❦
Henriko la Oka ❦
Perditaj amopenoj ❦
La venecia komercisto ❦
Multa bruo pri nenio ❦
La Gajaj Edzinoj de Vindsoro ❦
Dek-dua nokto ❦
Ĉio bonas kio finiĝas bone ❦
Mezuro por mezuro ❦
Tito Androniko ❦
Julio Cezaro ❦
Otelo ❦
La Tragedio de Reĝo Lear ❦
Antonio kaj Kleopatro ❦
Koriolano ❦
Timono de Ateno ❦
Trojlo kaj Kresida ❦
Cimbelino ❦
La Vintra Fabelo ❦
Periklo princo de Tiro ❦
La Ventego ❦
La Du Nobelaj Parencoj ❦
La komedio de eraroj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William SHAKESPEARE [ˈwɪljəm ˈʃeikspiər], esperante Vilhelmo ŜEKSPIRO (naskiĝis en aprilo 1564 - dato ne certe konata; li baptiĝis la 26-an de aprilo - kaj mortis la 23-an de aprilo 1616), estis angla poeto kaj dramverkisto, konsiderata preskaŭ universale unu el la plej bonaj poetoj kaj dramverkistoj de la mondo kaj la plej bona verkisto de la angla lingvo. Oni ofte nomas lin la nacia poeto de Anglio kaj la "Bardo de Avon"; angle oni ofte simple nomas lin "The Bard" ("La Bardo").[1]

Liaj postvivantaj verkoj, kiuj inkludas liajn kunlaborojn, konsistas de proksimume 39 teatraĵoj (la preciza kvanto estas pridisputata), 154 sonetoj (kiuj estas konataj kiel Sonetoj de Ŝekspiro), tri longaj rakontaj poemoj kaj kelkaj aliaj versaĵoj, kelkaj el kies aŭtoroj estas necertaj. Liaj teatraĵoj estas tradukitaj en ĉiun gravan vivantan lingvon kaj oni ludas ilin pli ofte ol tiujn de ĉiu alia dramisto.[2] Oni ankaŭ daŭre studas kaj reinterpretas ilin.

Shakespeare produktis la plejparton el lia konata verkaro inter 1589 kaj 1613.[3][4] Liaj fruaj teatraĵoj estis plejparte komedioj kaj historioj kaj estas rigardataj kiel inter la plej bonaj verkoj iam produktitaj en tiuj ĝenroj. Li poste verkis plejparte tragediojn ĝis 1680, inter kiuj Hamleto, Romeo kaj Julieto, Otelo, Reĝo Lear kaj Makbeto, kiuj estas konsiderataj inter la plej bonaj verkoj en la angla lingvo.[5][6][7] En la lasta fazo de sia vivo, li verkis tragedikomediojn (ankaŭ konataj kiel romancojn) kaj kunlaboris kun aliaj dramverkistoj.

Multaj el la teatraĵoj de Shakespeare estis liberigitaj per eldonoj kun variantaj kvalito kaj fideleco dum lia vivo. Tamen en 1623 du kunaj aktoroj kaj amikoj de Shakespeare, John Heminges kaj Henry Condell, eldonis pli definitivan tekston konatan kiel la First Folio (Unua Folio), postmorta eldono de la dramverkaro de Shakespeare, kiu inkludas ĉiujn teatraĵojn liajn escepte du.[8] Ĝia Antaŭparolo estis antaŭscianta poemo de Ben Jonson, kiu alvokis Shakespeare per la nun fama epiteto: "not of an age, but for all time" ("ne de iu epoko sed por la tuta tempo").[8]

  1. Dobson 1992, pp. 185–186.
  2. Craig 2003, p. 3.
  3. Chambers 1930a, pp. 270–271.
  4. Taylor 1987, pp. 109–134.
  5. Greenblatt 2005, p. 11.
  6. Bevington 2002, pp. 1–3.
  7. Wells 1997, p. 399.
  8. 8,0 8,1 Greenblatt & Abrams 2012, p. 1168.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search