Wiosna

Printempo
Wiosna
Emblemo de Printempo
partio
Lando  Pollando
Estro Robert Biedroń
Estro
Vicprezidantoj Marcin Anaszewicz, Gabriela Morawska-Stanecka
Ĝenerala sekretario Krzysztof Gawkowski
Fondiĝo 3-a de februaro 2019
Loko de fondiĝo Varsovio
Ideologio socialdemokratio, socialliberalismo, progresismo, verda politiko
Retejo wiosnabiedronia.pl
vdr

Printempo (pole Wiosna) estas pola centra-maldekstra politika partio fondita de Robert Biedroń (iama deputito de Sejmo kaj urbestro de Słupsk).

Dum la Balotoj por Eŭropa Parlamento 2019 la Komitato de partio Printempo akiris 826 975 da voĉoj (6,06%), tio estas la tria loko post Rajto kaj Justeco kaj Eŭropa Koalicio. Tio rezultis 3 MEP-mandatoj: d-ro Robert Biedroń (en la varsovia balotregiono, akirante 96388 / 6,96% da voĉoj), d-ino Sylwia Spurek (en la grandpolia balotregiono, akirante 55306 da voĉoj) kaj Łukasz Kohut (en la silezia balotregiono, akirante 48783 / 3,05% da voĉoj).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search