Xi Jinping

Xi Jinping
Persona informo
习近平
Naskonomo 习近平
Naskiĝo 15-an de junio 1953 (1953-06-15) (71-jaraĝa)
en Pekino
Lingvoj Nordĉina dialektaroĉina vd
Loĝloko Pekino vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Tsinghua Universitato - kemia inĝenierarto (1975–1979)
Beijing Bayi School (en) Traduki (1960–)
Pekina Gimnazio 101 Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Ĉinio (1974–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Xi Jinping
Familio
Patro Xi Zhongxun (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Qi Xin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Xi Heping (en) Traduki, Xi Qianping (en) Traduki, Xi Zhengning (en) Traduki, Qi Qiaoqiao (en) Traduki, Qi An'an (en) Traduki kaj Xi Yuanping (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Peng Liyuan (1987–)
Ke Lingling (en) Traduki (1979–1982) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Xi Mingze (en) Traduki
 ( Peng Liyuan) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Deng Jiagui (en) Traduki (edzo de fratino)
Zhang Lanlan (en) Traduki (bofratino)
Ke Hua (en) Traduki (bopatro)
Zhang Yannan (en) Traduki (fratino nevino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Pekino vd
Verkado
Verkoj General Secretary Xi Jinping important speech series ❦
Zhi Jiang Xin Yu vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Xi Jinping (pinjine) aŭ Ŝji Ĝjinping (esperante) (simpligita ĉina: 习近平; tradicia ĉina: 習近平; [ɕǐ tɕîn pʰǐŋ]) (naskiĝinte la 15an de junio 1953 en Pekino,[1] do nun 71-jara) estas ĉina politikisto, kiu estis Ĝenerala Sekretario de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj Komisionestro de la Centra Milita Komisiono (CMK) ekde 2012, kaj Prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko ekde 2013. Xi estis la Supra Gvidanto de Ĉinio, la plej eminenta politika gvidanto en Ĉinio, ekde 2012.

La filo de ĉina komunista veterano Xi Zhongxun (Ŝji Ĝongŝjun), oni forpelis tiun dum adoleskeco al kampara Yanchuan (Janĉŭan) Gubernio post la elpurigo de ties patro dum la Kultura Revolucio, kaj Xi loĝis en kaverno en la vilaĝo de Liangjiahe (Ljangĝjahe), kie tiu aliĝis al la KPĈ kaj laboris en la posteno de partia sekretario. Xi studis kemian inĝenierarton ĉe Tsinghua (Ĉinghŭa) Universitato kiel "Laborista-Kamparana-Soldata studento". Xi altrangiĝis politike en marbordaj provincoj de Ĉinio. Xi estis Guberniestro de Fujian (Fuĝjano) de 1999 ĝis 2002, kaj poste estis Guberniestro kaj Partia Sekretario de la najbara Zhejiang (Ĝeĝjango) de 2002 ĝis 2007. Post kiam oni eksigis la Partian Sekretarion de Shanghai (Ŝanhajo) Chen Liangyu (Ĉen Ljangju), Xi anstataŭis tiun dum mallonga tempo en 2007, kaj poste aliĝis al la Konstanta Komitato de la Politburoo kaj estis la unua sekretario de la Centra Sekretariejo en oktobro 2007. En 2008 Xi fariĝis la supozata posteulo de Hu Jintao (Hu Ĝjintaŭ) en la posteno de Supra Gvidanto. Pri tiu celo, Xi fariĝis Vicprezidento de la Ĉina Popola Respubliko kaj Vickomisionestro de la Centra Milita Komisiono. Xi oficiale ricevis la titolon de "gvidantara kerno" de la KPĈ en 2016. Xi ankaŭ estis membro de la 17a, 18a, 19a Konstanta Komitato de la Politburo de KPĈ ekde 2007. En 2018, Xi aboliciis limojn de mandato de prezidento.

Xi estas la unua Ĝenerala Sekretario, kiu naskiĝis post la establo de la Ĉina Popola Respubliko. Xi starigis multajn rimedojn por efektivigi partian obeadon kaj internan unuecon. Ties kampanjo kontraŭ koruptado kaŭzis la malsukceson de eminentaj nunaj kaj eksaj oficiuloj de la komunista partio, inkluzive membroj de la Konstanta Komitato de la Politburo. Xi faris pli agresema fremda politiko, precipe pri rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, pri teritoriaj asertoj en la Suda Ĉina Maro, kaj pri libera komerco kaj tutmondiĝo. XI klopondis vastigi la influon de Ĉinio en Afriko kaj Azio per la Iniciato Zono kaj Vojo.

Xi multe centrigis institucian povon per teni al si multajn postenojn, inkluzive estron de la nova Landa Sekureca Komisiono, kaj estron de novaj komitatoj pri ekonomiaj kaj sociaj reformoj, milita restrukturado kaj modernigo, kaj la interreto.[2]

Xi estas ofte priskribita kiel diktatoro de politikaj kaj akademiaj observantoj,[9] pro pliigo de cenzuro kaj amasa gvatado, plimalboniĝo de homaj rajtoj, la personeca kulto pri tiu, kaj la elimino de limoj pri kiom longe oni povas resti en sia posteno.[10][11][12][13][14][15][16][17][18][19][20][21] La politikaj pensoj de Xi estis inkluzivitaj en la konstitucioj de la partio kaj de la ŝtato.[22][23]

  1. angle "Profile: Xi Jinping - China's next leader?", BBC, la 14-an de februaro 2012
  2. Journal of Current Chinese Affairs (majo 2009). Arkivita el la originalo je 17 februaro 2012. Alirita 20 oktobro 2010. Arkivigite je 2012-02-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-17. Alirita 2021-07-13.
  3. (2015) “China's Foreign Propaganda Machine”, Journal of Democracy (en) 26 (4), p. 51–59. doi:10.1353/jod.2015.0056. 146531927. 
  4. (2 januaro 2018) “China's authoritarian path to development: is democratization possible?, by Liang Tang, Abingdon, Routledge, 2017, 263pp., Ŝablono:Text: 978-1-138-01647-7”, Journal of Contemporary East Asia Studies 7 (1), p. 81–83. doi:10.1080/24761028.2018.1483700. 
  5. Tung, Hans H.. (2019) Economic Growth and Endogenous Authoritarian Institutions in Post-Reform China. Palgrave Macmillan.
  6. (2019) “Shades of Authoritarianism and State–Labour Relations in China”, British Journal of Industrial Relations (en) 57 (2), p. 223–246. doi:10.1111/bjir.12436. 158485609. 
  7. (3 marto 2020) “Xi Jinping and the End of Chinese Exceptionalism”, Problems of Post-Communism 67 (2), p. 111–128. doi:10.1080/10758216.2018.1535274. 158657283. 
  8. Tung, Hans H.. (2019) Economic Growth and Endogenous Authoritarian Institutions in Post-Reform China. Palgrave Macmillan.
  9. [3][4][5][6][7][8]
  10. Phillips, Tom, "'Dictator for life': Xi Jinping's power grab condemned as step towards tyranny", The Guardian, 2018-02-26. Kontrolita 12a de aŭgusto 2019. (en-US)
  11. Anderlini, Jamil, "Under Xi Jinping, China is turning back to dictatorship", Financial Times, 2017-10-11. Kontrolita 12a de aŭgusto 2019. (en-US)
  12. Radchenko, Sergey, "Dictatorship nearly destroyed China once. Will it do so again?", The Washington Post, 2018-03-05. Kontrolita 12a de aŭgusto 2019. (en-US)
  13. Carrico, Kevin, "A deepening dictatorship promises a grim future for China", East Asia Forum, 2a de aprilo 2018. Kontrolita 12a de aŭgusto 2019. (en-US)
  14. Stelzer, Irwin, "Emasculate America: The dictator's plan for world domination", The Times, 2018-03-04. Kontrolita 12a de aŭgusto 2019. (en-US)
  15. "Kim Jong Un entertains Xi Jinping at home", The Economist, 21 June 2019.
  16. . China's war on words show Xi Jinping is a dictator for life | Opinion (angle) (28 February 2018). Alirita 17 aŭgusto 2019.
  17. . Opinion: Xi Jinping – Today's chairman, tomorrow's dictator? (en-GB) (26 February 2018). Alirita 17 August 2019.
  18. . China Is Likely to Enter Another Long Period of Severe Dictatorship (angle) (28 February 2018). Alirita 17 aŭgusto 2019.
  19. . Great Countries, Bad Leaders (angle) (30 julio 2019). Alirita 17 aŭgusto 2019. “Moreover, Xi is deploying cutting-edge technology to reinforce his dictatorship.”.
  20. Feldman, Noah. China Now Faces the Downsides of Dictatorship. Bloomberg (2018-02-27). Alirita 2019-08-17.
  21. Tisdall, Simon, "The Chinese export we really should be worried about: repression", The Guardian, 23 November 2018. (en-GB)
  22. "Xi Jinping's political thought will be added to Chinese Communist Party constitution, but will his name be next to it?", South China Morning Post, 18 September 2017.
  23. "Behind the Personality Cult of Xi Jinping", 8 marto 2016. (en-US)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search