Zamenhofparko | |||
---|---|---|---|
Nomŝildo en la parko
| |||
Zamenhof/Esperanto-objekto • parko | |||
Situo | |||
Geografia lokigo sur la mapo : Berlino | |||
Geografia situo | 52° 30′ 34″ N, 13° 30′ 13″ O (mapo)52.509413.5036Koordinatoj: 52° 30′ 34″ N, 13° 30′ 13″ O (mapo) | ||
Lando(j) | Germanio | ||
Urbo | Berlino (Berlin) | ||
Urboparto | Lichtenberg | ||
Geografio | |||
Trajtoj | |||
Kreo | 2009 | ||
Tipo | Publika parko | ||
La Zamenhof-parko en Berlino situas en la urbodistrikto Lichtenberg, kvartalo Rummelsburg, proksime de la antaŭa Esperanto-domo Einbecker Straße 36. La limaj stratoj estas okcidente Rosenfelder Straße, norde Einbecker Straße (ĝis 1951 Prinzenallee) kaj oriente Marie-Curie-Allee (ĝis 1951 Capriviallee), sume la parko kovras areon de 2000 kvadrataj metroj. Sian nomon la parko ricevis la 17-an de majo 2009 honore al L. L. Zamenhof, la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto.[1]. La festa inaŭguro okazis la 23-an de julio 2009, du tagojn antaŭ la komenciĝo de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof, kaj celis atentigi pri la jubileo de lia naskiĝo antaŭ 150 jaroj.[2]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search