Angla lingvo

Angla lingvo
English language
Malhela bluo: la angla estas gepatra lingvo; hela bluo: la angla estas dua lingvo.
Malhela bluo: la angla estas gepatra lingvo;
hela bluo: la angla estas dua lingvo.
natura lingvomoderna lingvo • lingvo
angla lingvaro • anglofrisa lingvaro
Parolata en Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado, Aŭstralio, Filipinoj, Nov-Zelando, Sud-Afriko, Singapuro kaj landoj de la Komunumo de Nacioj.
Parolantoj 379 007 140
Denaskaj parolantoj 375 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por 750 milionoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Ĝermana
Okcidentĝermana
Anglo-frisa
Angla
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en 19 landoj, kaj kvazaŭ-oficiala en pluraj aliaj
Reguligita de Neniu, tamen la OED estas grava
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 en
  ISO 639-2 eng
  ISO 639-3 eng
  SIL ENG
  Glottolog stan1293
Angla nomo English
Franca nomo anglais
Specimeno
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1:
All human beings are born free and equal in dignity and rights. They are endowed with reason and conscience and should act towards one another in a spirit of brotherhood.
Vikipedio
vdr
EN (ISO 639-1)

La angla lingvo (angle English [IN-gliŝ]) estas ĝermana lingvo kun granda influo de latinidaj vortoj, kiu evoluis en Anglio de la anglosaksa lingvo al la meza angla lingvo por finfine formi la modernan anglan lingvon. Ĝi estas la gepatra lingvo de 309 ĝis 380 milionoj da parolantoj, precipe loĝantaj en Britio (Brita angla) kaj ties eksaj kolonioj kiel Usono (Usona angla), Irlando, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj multaj landoj en Karibio. Ĝi estas oficiala lingvo de 71 landoj tutmonde, kiel Barato, PakistanoSud-Afriko, kie la angla estas uzata kiel unua aŭ dua lingvo.

La angla ankaŭ estas la plej uzata "lingvafrankao" kaj la plej lernita kaj lernata fremdlingvo tutmonde[1]. Tiun fenomenon kaŭzis ĉefe la disvastiĝo de la brita imperio, kaj poste la kreskinta ekonomia kaj kultura influo de Usono depost la Dua Mondmilito. En 2000, oni taksis, ke la angla estas lernita kaj parolata de pli ol unu miliardo da homoj[1]. Ĝi estas la ĉefa lingvo de la interreto.

La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UN kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: kvankam multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.

  1. 1,0 1,1 Noack, Rick; Lazaro Gamio. The world’s languages, in 7 maps and charts (angle). The Washington Post (23‑a aprilo 2015). Arkivita el la originalo je 2015-08-16. Alirita la 13‑a marto 2016.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search