.onion

.onion
Fondita en 2004
Speco Pseŭdodomajno de plej alta nivelo
Statuso Aktiva
Administranto Tor
Oficiala destino Difini kaŝitan servon alireblan per Tor.
Reala uzado Uzata de la uzantoj por servoj, kiuj alireblas nur per Tor-reto.
Dokumentoj Dokumento
Reguloj pri disputoj Ne disponeblaj
Retpaĝaro www.torproject.org
vdr

.onion estas pseŭdodomajno de plej alta nivelo (tiel simila al .bitnet kaj .uucp, kiuj estas pli malnovaj) kiu indikas retadreson de kaŝita servo (hidden service) alireblan per la Tor-reto.

Tiuj retadresoj ne estas veraj Interretaj adresoj, kaj la domajno .onion ne apartenas al la oficiala hierarkio de la DNS-sistemo, sed uzante taŭgan prokurilon, programoj kiel retumiloj povas aliri retadresojn .onion per sendi la peton per la Tor-reto. La celo de tiu sistemo estas malfaciligi la spureblecon de ambaŭ – la kliento kaj la servilo, unu rilate al la alia sed ankaŭ per peranta servilo aŭ iu alia uzanto de la reto.

La retadresoj de la pseŭdodomajno .onion estas serioj de karakteroj sen signifo, aŭtomate kreita el publika klavo dum la konfiguracio de kaŝita servo en la Tor-reto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search