Anders Chydenius | |||||
---|---|---|---|---|---|
Patro de la informolibereco
| |||||
Persona informo | |||||
Anders Chydenius | |||||
Naskiĝo | 26-a de februaro 1729 en Sotkamo, Finnlando (tiam parto de Svedio) | ||||
Morto | 1-a de februaro 1803 en Kokkola, Finnlando (tiam parto de Svedio) | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Etno | svedlingvaj finnlandanoj vd | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Reĝa Akademio de Åbo (Turku) | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Samuel Chydenius (en) kaj Maria Chydenius (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto pastro verkisto filozofo politikisto kuracisto vd | ||||
Laborkampo | Filozofio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Anders CHYDENIUS [kidenius] (naskiĝis en Sotkamo la 26-an de februaro 1729[1], mortis en Kokkola la 1-an de februaro 1803) estis filozofo kaj politikisto en Finnlando (kiu tiam ne estis propra ŝtato, sed parto de Svedio) kaj membro de la tiama svedia parlamento. Li konsideriĝas la patrono de la klasika liberalismo en la nordiaj landoj. Li estis lernanto de Pehr Kalm en la Reĝa Akademio de Åbo (tiam en Åbo, nun en Helsinko).
En 1765 Chydenius publikigis faldfolion kies titolo estas "La Nacia profito", kie li proponas ideojn pri libera komerco kaj industrio, esploras la rilaton inter ekonomio kaj socio, kaj starigas la principojn por la liberalismo, kapitalismo kaj moderna demokratio. En tiu libro, Chydenius publikigas kelkajn teoriojn kiuj intime interkorespondas kun "mano nevidebla" de Adam Smith, dek unu jarojn antaŭ ol lia publikiĝo de la libro La Riĉo de Nacioj.
Pri la liberinformo de la presejo, en 1776, li asertis: "Neniu evidenteco bezonatas, por diri ke la libereco de skribado kaj presado estas unu el la plej fortaj bastionoj por la libera organizacio de la ŝtato, kaj sen tio, la ŝtatoj ne havus sufiĉajn informojn por la redaktado de bonaj leĝoj, kaj tiuj vivantaj eksterleĝe ne estus kontrolataj, nek la landanoj scius pri la postuloj de la leĝo, la limoj je la rajtoj de la registaro, krom ties propra respondeco. La eduko kaj la bona konduto estus preterlasita, la malbona penso, parolado kaj manieroj regus, kaj mallumeco ennubigos la tutan ĉielon de nia libereco en malmulte da tempo."
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search