Androido

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri roboto. Por informoj pri operaciumo por porteblaj aparatoj, vidu la artikolon Android.
Kapo de ina androido (projekto de Hanson Robotics)
Android uzante por testi kosmovestojn
DER 01, japana androido.

Androido (de malnovgreka ἀνήρ – aner = „viro“ kaj εἶδος – eidos = „aspekto“ → "hom-forma", „hom-simila“) estas nomo por robotosintezorganismo , kiu tre similas al homo kaj kondutas simile kiel homo. Androido do estas specifa humanoida roboto. La nocio de androido estis kreita en la futurologio kaj en scienc-fikcia literaturo. Alberto Magno estis la unua homo, kiu uzis la vorton "Androido" en 1270 kaj poste Auguste Villiers popularigis la vorton en sia romano "L'Ève future" .


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search