Anekantavada

Mahāvīra utiligis anekānta amplekse por klarigi la ĝainajn filozofiajn konceptojn (pentrita de Rajasthan, ca. 1900)

La doktrino anekantavada estas unu el la fundamentaj ideoj de la Ĝajnismo. Ĝi rilatas al la principoj de plurismo kaj varieco de vidpunktoj, la ideo ke vero kaj realaĵo estas perceptitaj malsame de diversaj vidpunktoj. Ne ekzistas ununura vidpunkto kun la absoluta vero.[1][2]

La ideo kontrastas kun la klopodoj, proklami la absolutan veron kun adhgajanyāyah. Tion oni povas vidi per la parabolo de la "blinduloj kaj la elefanto". En ĉi tiu historio ĉiu homo palpis parton de la elefanto (genuo, kruro, orelo, ktp). Ĉiuj homoj asertis kompreni kaj koni la realan aspekton de la elefanto, sed ili nur povis sukcesi parte kaŭze de siaj limigitaj perspektivoj.[3] Oni povas efektivigi pli formalan alproksimiĝon al ĉi tiu principo, observante ke la objektoj estas senfinaj koncerne al kvalitoj kaj formoj de ekzisto. Tial ili ne povas esti tute komprenitaj en ĉiuj siaj aspektoj kaj manifestacioj pro la finita homa perceptokapablo. Konforme al la ĝainismo, nur la kevalins (la ĉiosciaj estaĵoj) povas kompreni la objektojn en ĉiuj iliaj aspektoj kaj manifestacioj. La aliaj nur kapablas akiri partan konon.[4]

Sekve, neniu ununura, specifa homa vidpunkto povas aserti, ke ĝi reprezentas la absolutan veron.

La originoj de la anekāntavāda reiras al la instruadoj de Majavirá (599-527 a. K.), la fondinto de la ĝainismo.  En lingvo Sanskrito an-eka-anta-vāda signifas laŭvorte "doktrino de la necerteco".[5]

  1. Paul Dundas (2002), pág. 231
  2. John M. Koller (julio de 2000), págs. 400-407
  3. Marilynn Hughes (2005) pp. 590-591
  4. Padmanabh Jaini (1998) p. 91
  5. Monier Monier-Williams, English Sanskrit Dictionary, 2 volumes (London: Kessinger Publishing, 1851).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search