Basklarneto |
---|
it.: clarinetto basso, clarone an.: bass clarinet, fr.: clarinette basse |
Klasifiko |
aerosonilo ligna blovinstrumento kun unuobla anĉo |
tonamplekso |
(realsone notita) |
Parencaj instrumentoj |
klarneto |
Basklarneto estas ligna blovinstrumento, la basinstrumento el la familio klarnetfamilio. Kiel transpona muzikinstrumento ĝi sonas je malalt-B♭, do grandan naŭton pli malalta ol notite. La kontrabas-klarneto sonas pluan okton pli malalta, la subkontrabas-klarneto estas la plej malalta instrumento de la klarnetfamilio. Kelkaj pli malnovaj komponaĵoj (ekz. de Wagner aŭ Maurice Ravel) ankaŭ postulas basklarneton en A. Sed ĉar tiel agorditaj instrumentoj nun ne plu estas konstruataj, klarnetisto devas transponi la voĉon. Krom la kutima notado en violonklefo estas uzata, ofte en francaj verkoj, la basklefo, en kiu la voĉo aperas okton pli malalta, do plentonon super la sonanta tono.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search