Bazuko

Bazuko (venas el la angla bazooka) estas tubo, kiu pafas kontraŭtankajn raketojn je mallonga distanco de sur la ŝultro. Ĝin uzis la usona armeo en la dua mondmilito. La germana armeo uzis similan nomata pancerfaŭsto, kiu elpafis ne raketojn sed grenadojn.

Bazuko estas glata ŝtaltubo, kiu longas 1,5 m, malfermita ambaŭfine, havas prenilon, ŝultroapogilon, ellasilon kaj celfendon. Ĝi pezas 6,8 kg, havas diametron de 60 mm kaj oni povis elpafi raketojn longajn de 483 mm. La raketo entenis grandefikan eksplodaĵon de pentolito (225 g), kiu povis trarompi eĉ kirason dikan de 127 mm.

Dum la Koreia milito, oni uzis la Superbazukon M20, kiu havis aluminian tubon kun diametro de 89 mm kaj elpafis 4-kg-an raketon kun 0,9 kg RDX/TNT eksplodaĵo.

Malavantaĝo de la bazuko estas, ke la tubo estas tro longa kaj peza, la atingopovo do malgranda (110 m). Pro tio, la usona armeo ŝanĝis en la Vjetnama milito al malpeza kirasrompa armilo (LAW) (ekz. M72, unufoje uzebla, kun pezo de 2,3 kg, atingopovo de 320 m).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search