Blogosfero aŭ mondo de retaj tagĵurnaloj estas la kolektiva termino, kiu rilatas al ĉiuj retaj tagĵurnaloj (blogoj) kiel komunumo aŭ sociaj amaskomunikiloj. Pluraj blogoj nun estas kunligitaj pro la granda nombro de ligiloj inter ĉi tiuj tagĵurnaloj. Pluraj verkantoj de tiaj blogoj ligas kaj verkas ofte en aliaj blogoj. Pro ĉi tiu interplektiĝo disvolviĝas unika blogosfera kulturo.
La koncepto de la blogosfero reliefigas unu el la ĉefaj diferencoj inter blogoj, kutimaj retejoj kaj retaj forumoj: blogoj kiuj interrilatas povas formi propran dinamikan tutmondan informoĉirkaŭaĵon kiu ebligas pli rapidan respondon, estas pli sendependa kaj pli malfacile kontrolebla. Antaŭ la apero de la blogosfero, la amaskomunikilaro plene kontrolis la informan tagordon.
La sfero de la taglibroj kondukas la fasonadon kaj pripensadon de la publika opinio kaj kontribuas samtempe al la starigado de kulturaj memoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search