Cotswolds

Cotswolds
Regiono

LandoAnglio

Supermara alteco330 m [+]
- koordinatoj51° 48′ 0″ N, 2° 2′ 0″ U (mapo)51.8-2.0333333333333Koordinatoj: 51° 48′ 0″ N, 2° 2′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoCleeve Hill [+]

Areo2 038 km² (203 800 ha)

Materialokalkoŝtono [+]

Cotswolds (Tero)
Cotswolds (Tero)
Cotswolds - situo sur la mapo.

Cotswolds (Britio)
Cotswolds (Britio)
DEC

Map
Cotswolds
Vikimedia Komunejo:  Cotswolds [+]
vdr

La Cotswolds (pr. kotsŭolds) estas regiono en centra Anglio (de tie la kromnomo 'la koro de Anglio) kun multe da montetoj kun idiliaj vilaĝetoj kie troviĝas multaj dometoj faritaj el la tipa kalkoŝtono[1][2], kiu en tiu regiono estas ĵurasia kalkoŝtono havanta flavecan koloron. Cotswolds estas konata kiel tre bela kaj la plej granda distrikto (2038 km²) en la Areo de Elstara Natura Beleco (AONB) [1], elstaraj lokoj el naturbeleca vidpunkto. La retejo de Cheltenham Turismo eldonas mapon de la Romantic Road (Romantika Vojo).[3]

La areo enhavas la guberniojn de Somerset, Warwickshire, Wiltshire, Oxfordshire kaj Worcestershire, sed la plej granda parto situas en Gloucestershire. Oksfordo situas en la oriento, Stroud kaj Bath okcidente. LechladeTetbury kaj Fairford sudoriente limigas la regionon.

Ekde jarcentoj oni fosas kalkoŝtonon el la tieaj minejoj. Tial la muroj kaj tegmentoj de multaj vilaĝoj kaj urboj estas en la tipa kalkoŝtono, riĉa je fosilioj, precipe de fosiliitaj maraj eĥinoj.[4] La pejzaĝo karakteriziĝas pro la ĉirkaŭbaroj en formo de heĝoj kaj arbustoj. Cotswold urboj estas Bourton-on-the-WaterBroadwayBurfordChipping NortonDursleyMoreton-in-MarshNorthleachStow-on-the-WoldStroud kaj WinchcombeBathCheltenhamCirencesterGloucester kaj Stroud estas pli grandaj urbaj centroj kiuj limas al aŭ kvazaŭ ĉirkaŭas la Areon de Elstara Natura Beleco (AONB). Bath kaj Cheltenham estas du el la plej belaj urboj.

  1. 1,0 1,1 Fotoj sur la blogo Eriketo
  2. (nederlanda) Kobe in de romantische Cotswolds (Kobe en la romantikaj Cotswolds), Vlaanderen vankantieland.
  3. (angla) The Romantic Road Arkivigite je 2017-03-17 per la retarkivo Wayback Machine, Cheltenham Tourism
  4. (en) Cotswold stone Arkivigite je 2016-03-14 per la retarkivo Wayback Machine

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search