Defenestrigo

Bildigo de praga defenestrigo 1618 de Matthäus Merian

Defenestrigo markas perfortan elĵeton el fenestro. Deveno de la vorto estas derivita de praga defenestrigo en la jaro 1618,[1] kiam malkontentaj protestantaj nobeloj elĵetis el fenestro du reĝajn victenantojn kaj verkis al tiu ĉi faro ampleksan apologion. Sed en mezepoko kaj en frua novepoko defenestrigoj okazis proporcie ofte kaj tiu ĉi farado portis elementojn de linĉado, ordalo kaj komune krimita murdo. En mezepoko kaj frue novepoka socio, kiu estas karakterize horizonte membrigita (dum kio la signifo de tavoloj direkte desupre sinkas), la defenestrigo havas karakteron de simbola puno (per forĵeto desupre suben la plenumantoj montrigas, ke la ĵetotoj en ilia limigita tavolo kondutis nekonvene). Inspiro por la defenestrigo estas ankaŭ vidata en malnovtestamenta okazigaĵo pri sendia, malmorala kaj sadisma reĝino Izebel, kiu estis post puĉo de princo Jehuo ĵetita el fenestro de sia palaco fare de propraj servistoj.[2]

  1. La termino mem verŝajne aperis en konekso kun la defenestrigo en la jaro 1618 — vidu Harper. defenestrigo (angle).)
  2. 2. reĝa 9:33

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search