Dumdumo estas tia pafaĵo, kies pinto estas iomete forigita, tiel ke ĝiaj limoj estas akraj. Alia tipo de dumdumo ekestas, kiam oni entranĉas la ŝelon de la pafaĵo, tiel ĝi disfermiĝas aŭ platiĝas (depende de la tranĉo) aŭ disvastiĝas la homa korpo.
La normala kugla aŭ ŝelohava (longa) pafaĵo trakuras la homan korpon kaj ne kaŭzas ŝirvundojn, vundegojn.
Dumdumo kaŭzas grandajn vundojn nekuraceblajn, ĉar ne eblas (aŭ ne eblis en la 19-a jarcento) eligi la kuglon el la korpo kaj ĝi emas kaŭzi infekton; eĉ se vundito ne mortas tuj post la pafo, li ofte mortas pli poste. Pro tio la Konvencio de Hago (el la jaro 1899[1][rompita ligilo]) malpermesis dumdumojn (’’ĉiujn pafaĵojn, kiuj en la homa korpo disiĝas aŭ platiĝas’’) por eterno por ĉiu armeo, escepte de uzo por ĉaso aŭ ĉe la koloniaj militoj. La deklaracion ne subskribis Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando, kiu lasta uzis ilin en la posta Bur-milito (1900).
Ekde la akcepto de la Deklaracio en Hago (1899) la armeoj rajtas batali teorie nur per plene kovritaj pafaĵoj...
Nuntempe oni kelkfoje permesas uzi dumdumojn en ĉasado.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search