Eklezimuzikisto

Eklezimuzikisto estas muzikisto, kiu laboras en eklezia komunumo kiel orgenisto kaj/aŭ ĥorestro. Tio povas esti ĉefprofesie, kromprofesie aŭ eĉ volontule. Uzata kiel eklezia profesinomo estas ankaŭ kantoro. Ĉi tiu nomigo ekestas el la malnova eklezia tradicio inkluzive la judajn sinagogojn kaj devenas de la latina cantare „kanti“. Kantoro estis kaj estas kantisto aŭ ĉefkantanto kun apartaj liturgiaj taskoj ene de diservomeso, ekz. la psalmokantado. El tiu ĉi do ekestis la ĥordirektado kun ĉiuj taskoj de la ĥorpedagogio kiel voĉformado, probmetodaro kaj direktado, foje inkluzive la orkestrodirektado. Per la kunigo de ĉiuj agadoj (orgenisto kaj ĥorestro aŭ en la muzika pedagogio) ekestis la profesio eklezimuzikisto. Separo de ambaŭ postenoj „orgenisto“ kaj „ĥorestro“, kiu estas kutima ekz. en grandaj preĝejoj en Francio, en Germanio pli maloftas.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search