Elsfleth estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wesermarsch de la federacia landoMalsupra Saksio. Fine de decembro 2023 la urbo havis 9046 loĝantojn. Sudokcidente la urba komunumo rekte limas al la pli granda urbo Oldenburg. La sudorientan limon konsistigas la rivero Hunte, kiu en la orienta komunumoparto enfluas la pli grandan riveron Weser.
En la komunuma teritorio, borde de la rivero Weser troveblas pluraj grandaj ŝipfarejoj, kiuj estas signifa parto de la komunuma ekonomio.