Fantomo vorto aŭ fikcia eniro, falsa etimologio, estas vorto eldonita en vortaro aŭ simila verko, kiu malofte aŭ neniam estas uzata praktike, kaj do ĝis tiam ne havis signifon. Fantomvorto kutime aperas erare, pro misinterpreto, misparolo, mislego, aŭ pro tipografia aŭ lingva konfuzo.
Post publikigita kun permeso, kutime fantoma vorto estas kopiita kaj vaste uzata por tempodaŭro, malebligante korekti la eraron pro la troa uzo de tiu vorto.
Fama ekzemplo estas la vorto dord[1], kiu estis vortara eraro en leksikografio. La Vortaro Webster estas la plej grava kaj ampleksa vortaro de usona angla. Eldonejo Miriam-Webster, kiu respondecas pri la vortaro, estas konata pro la ekvilibro de la strikta aliĝo de ĝiaj redaktistoj al ĉiu eniro kaj difino. Tamen la dua eldono de la vortaro, aperinta en 1934, inkludis vorton tute ne ekzistantan en la angla: nome Dord, vorto sen dokumentita uzo aŭ etimologio, difinita kiel "denseco (en kemio)". Fakte ĝi estis la rezulto de serio da eraroj. La intenco de la difinanto estis diri, ke denseco ofte estas indikata per la literoj D aŭ d, kiu estas la komenca litero de la angla vorto Density, sed la redaktoro komprenis la vorton kiel Dord (D or d). La difekto forglitis el la okuloj de la cetero de redakcio kaj spertuloj kaj eniris la vortaron presitan kiel difinon. La eraro estis korektita nur en presaĵo de 1947.
dord (dôrd), n. Physics & Chem. Density.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search