Fremdpolenigado, aŭ nerekta, heteroklina polenigado, estas ĉe plantoj la transdono de polenoj de unu floro al la stigmo de alia floro (najbarfekundigo, najbarpolenigo, geitonogamio) aŭ al alia planto de la sama specio (krucpolenigado, ksenogamio),[1][2] (de la malnovgreka ξένος =ksénos „gasto; fremdulo“ kaj γάμος gámos „nupto, geedziĝo“) .[3] La transporto de la poleno okazas per vento, akvo aŭ bestoj (ekzemple: insektoj, vespertoj, birdoj zoofilio).
Oni distingas ĉe la krucpolenigado (ksenogamio):[4]
Fremdpolenigado kaj fekundigado kun partopreno de poleno, kiu estas transportita al alia floro apartenas al fremdfertigado aŭ alogamio. Ĝi ne nur aperas ĉe florplantoj, sed ankaŭ ĉe plantoj, kiuj multiĝas per sporoj kaj ĝermĉeloj, ekzemple algoj kaj filikoj. [6][7] Ĉe la fremdfekundigado la genaro de la patrina kaj patra plantoj estas nove kombinita. La celo de la krucigado estas altigi la verŝajnecon de tiuj rekombinaĵo de la genaro. La fremdfekundigado estis malkovrita en 1790 fare de la teologo kaj botanikisto Christian Konrad Sprengel.
Oni devas distingi fremdpolenigadon, krucpolenigadon, krucpolenigadon de la dua speco (heteromorfa ksenogamio) kaj gnesiogamion (eksogamio, heterogenetika polenigado) kaj la najbarpolenigadon (geitonogamio) respektive gefrata polenigado (endogamio, memgenetika polenigado). Ĉe la najbar-polenigado polenoj de unu floro iras al alia floro de sama planto. La najbara polenigado estas tial genetike samvalora kiel la mempolenigado (aŭtogamio), la distribuo kaj novordigado de la genetika materialo ne okazas.[3]
La fremdpolenigado okazas en la malfermita floro (kasmogemio). Se la alogamio sukcesas, tio nomiĝas alokarpio, ĉe la geitonogamio geito(e)nokarpio kaj ĉe la ksenogamio ksenokarpio.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search