Germanigo

Ĉeĥaj nomoj estas forviŝitaj fare de Sudetaj Germanoj post la Nazia okupo de Ĉeĥoslovakio en 1938.

Germanigo estas la etendo de la Germanaj lingvo, popolo kaj kulturo aŭ politikoj kiuj enkondukis tiujn ŝanĝojn. Ĝi estis la centra grundo de la Germana konservativa pensaro en la 19a kaj 20a jarcentoj, je periodo kiam konservismo kaj naciismo iris tute kune. En lingvistiko, Germanigo okazas ankaŭ kiam vorto el la Germana lingvo estas adoptata en alia lingvo.

Laŭ la politikoj de ŝtatoj kiaj la Ordeno de germanaj kavaliroj (kiu alvenis el la Sankta Romia Imperio), Aŭstrio, la Germana Imperio, kaj la Nazia Germanio, ne-Germanoj estis ofte nerajtigitaj uzi siajn lingvojn,[1] kaj la ŝtato diskriminaciis iliajn tradiciojn kaj kulturon. Kiam tiuj decidoj ne estis sukcesaj por elradikigi ne-Germanojn, oni uzis kolonojn kaj setlantojn por ŝanĝi la populaci-ekvilibron. Per Germanigo (ekz. en Prusio en la 13a jarcento fare de la Teŭtona Ordeno), venis kristanigo kaj milito - kion faris personoj kiuj parolas la Germanan, kiuj post la konkero tenis la politikan kaj ekonomian povojn - sed Germanigo akiris pli rektan naciisman karakteron iom poste. Dum la Nazia epoko, Germanigo turniĝis en politiko de etna purigo kaj poste en genocido de kelkaj (aŭ ĉiaj) ne-Germanaj etnaj grupoj.

  1. Malpermeso de la Franca lingvo estis akompanata de monpunoj aŭ prizono, kaj la detruo de ajna montro de Francio post la okupo de Alzaco: Mireille Biret, Germanisation et nazification, 1a de oktobro 2010 [1] Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 7an de Majo 2018.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search