Getaway! | |
---|---|
Manlibro kun aldonita glumarko post gajno de la Atari Star-premio. | |
Eldoninto | Atari Program Exchange |
Dezajnisto | Mark Reid[1] |
Dato de lanĉo | 1982 |
Platformo | 8-bitaj Atari-komputiloj |
Ĝenro | Labirinta |
Getaway! (esperante Forkuro!) estas krim-tema, multdirekta ruluma labirinta videoludo por 8-bitaj Atari-komputiloj. Ĝi estis desegnita de Mark Reid kaj publikigita pere de Atari Program Exchange (APX) en 1982.[1] En Getaway!, la ludanto veturas tra granda urbo, ŝtelante monon, valorajn objektojn kaj la enhavon de kirasitaj kamionoj, poste devas reveni al sia kaŝejo kun la rabaĵo. Tri malsamaj policaj veturiloj postkuras la ludanton kaj fariĝas pli agresemaj ju pli da krimoj estas faritaj.
La ludo gajnis en 1983 premion de $25 000 okaze de la Atari Star Award, kiel la plej bona APX-submeto,[2][3] sed ĝia reklamado estis malhelpita de la videoluda kraŝo de 1983. La Atari Program Exchange ankaŭ vendis grandajn afiŝojn de la urba mapo de Getaway!.
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj reid
; $2
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj mace
; $2
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search