Hajlajfo

Hajlajfo (angle highlife) estas danca kaj muzika stilo en Ganao kaj Sieraleono, kiu estas trovebla ankaŭ en aliaj okcidentafrikaj landoj. La originoj de hajlajfo troviĝas en la 1920-aj jaroj precipe en Ganao. Ekde ĉi tie la stilo disvastiĝis en aliajn landojn de Okcidentafriko. Karakterize por hajlajfo estas elementoj el la ĵazo kaj la uzado de malsamaj gitaroj.

La nomo highlife aludas supozeble la personaron, por kiu oni ludis komence ĉi tiun distromuzikon, nome la regantan socian klason en la kolonioj (angle: High Society).

Hajlajfo ekestis kiel kunfandaĵo inter la tradiciaj elementoj de la muziko en Ganao kun la muzikinstrumentoj el Eŭropo. De ne troestimenda graveco je tio estis la membroj de la popolo de la Kruoj, kiuj konatiĝis kiel maristoj sur eŭropaj ŝipoj kun la gitaro kaj ĝin enigis en sian propran muzikon. Ankaŭ aliaj popolgrupoj kiel Akanoj kaj Fanteoj. La kolonia administrado jam komence de la 20-a jarcento havis la intereson distri la proprajn trupojn kaj administrajn oficistojn en la kolonioj. Ili do edukis tiucele indiĝenajn muzikistojn por armemuzikaj bandoj kaj policorkestroj kaj ekipis ilin per eŭropaj muzikinstrumentoj. La ganaaj muzikistoj malvolvis el la tradiciaj ritmoj al ili konataj, lige kun pli kaj pli forte elpaŝaj elementoj el la ĵazo, novan muzikstilon, kiun ili ludis per plejparte eŭropdevena instrumentaro (eĉ per violonoj). En la 1950-aj jaroj la muzikistaroj ankaŭ enprenis afrikokubajn perkutinstrumentojn. En la muzikon eniris rapidega pulso, kiu estas ludebla laŭ diversaj manieroj.[1]

  1. Christian Schulze, Jean Trouillet African Highlife (Linernotes) 1990

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search