HarperCollins

HarperCollins
libroeldonejo vd
Dum 1817 - nekonata/nuntempe
Jura formo filio
Fondintoj James Harper vd
Sidejo 195 Broadway
Lando Usono
Posedata de News Corp vd
filiaj kompanioj William Morrow and Company • Harlequin Enterprises • Quill Tree Books • Caedmon Audio • Harper Perennial • Balzer + Bray • Katherine Tegen Books • HarperCollins Brasil • HarperCollins Italia • Collins Bartholomew • HarperCollins Publishers India vd
Partoprenanta Unwin & Hyman • Harper Perennial vd
TTT Oficiala retejo
vdr

HarperCollins Publishers LLC estas unu el plej grandaj publikigaj entreprenoj de la mondo. La entrepreno estas filio de News Corporation kaj havas ĉefsidejon en Novjorko, sed ĝi ankaŭ havas operaciojn en 17 aliaj landoj. La entreprena nomo estas kombino de Harper & Row - usona publikiga entrepreno akirita en 1987, nome rezulto mem de pli frua merĝo de Harper & Brothers (fondita en 1817) kaj Row, Peterson & Company - kaj brita publikiga entrepreno William Collins & Sons (fondita en 1819), akirita en 1990. La tutmonda ĉefestro de HarperCollins estas Brian Murray [1]. HarperCollins havas publikigajn grupojn en Usono, Kanado, Britio, Aŭstralio, Novzelando kaj Barato. La entrepreno publikigas multajn diversajn publikaĵojn, kaj el iamaj sendependaj publikigaj entreprenoj kaj el novaj publikejoj.

Ĉiujare la eldonejo eldonas ĉirkaŭ 10 000 novajn verkaĵojn en 17 lingvoj [2].

  1. artikolo" It's Official: Jane Friedman Out at HarperCollins, Her Deputy Up 'Effective Immediately'" de Leon Neyfakh, la 4-an de junio 2008, Arkivigite je 2009-10-04 per la retarkivo Wayback Machine en la gazeto The New York Observer, vidita la 26-an de novembro 2010
  2. Pri, Harper Collins

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search