Huculoj

Huculoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Hutsul dialect • ukraina lingvorumana lingvo
Religio
grek-katolika eklezio • ortodoksismo
vdr
Verde Huculoj

Huculojhucanoj estas etno en la nordaj Karpatoj, sur la teritorio de Bukovino dividita inter Rumanio kaj Ukrainio.

Sed la fakuloj avertas pri la diferenco inter du etnaj grupoj: hucana kaj ukraina. Genetike, la hucanoj estas posteuloj de kumanoj, kiuj instaliĝis en la nordaj Karpatoj en la 11-a jarcento. La tatara grupo estis asimilita de la rutenoj kaj rumanoj, kaj ties lingvaĵo ege influiĝis de la rutena, branĉo el ukraina lingvo. Ukrainigita, la huc-dialekto ensorbis ankaŭ vortojn de la rumana lingvo sekve de la kunloĝado de la du etnoj dum jarcentoj. "Hucan" aŭ "hucul" estas misformoj de la nomo gucun, kiun atribuis al si tieaj kumanoj.

En 1775 la aŭstria censo registris 6000 hucanojn. Nuntempe ili formas vilaĝan loĝantaron en dudek loĝlokoj en la rumania Bukovino, sed pro la misa enlistigo de la censistoj, ne estas konata la preciza kvanto da rutenoj, ukrainoj kaj hucanoj. Dum sia historio Bukovino apartenis jen al Rumanio, jen al Aŭstrio-Hungario, al UkrainioSovetio. Inter 1774 kaj 1918, la tuta provinco troviĝis sub la administrado de aŭstroj kaj ukrainoj, de 1918 ĝis 1940 ĝi revenis al Rumanio, de 1940 ĝis 1991 fortenis la nordan parton stalinisma Sovetio, kaj nun ĝi estas dividita inter Rumanio kaj Ukrainio. La hucana lingvo enplektis en si elementojn el la ukraina, pola, germana (de cipceroj), hebrea (judgermana) lingvoj, sed post la dua mondmilito estis submetita al rusigo. En Rumanio oni permesis al lernantoj hucanaj studi ankaŭ la ukrainan, kiun ili nur komprenas; sed nek parolis nek parolas eĉ en ties renkontiĝoj kun parencoj el ukraina Bukovino. Skribe ili ne povas esprimi sin, tial ili uzas la rumanan lingvon; se ili tamen provas praktiki sian lingvaĵon, la hucanoj uzas latinan alfabeton! Post kleriĝo en mezgradaj kaj altiernejoj, rumanaj huclingvanoj daŭrigas komuniki kun siaj parencoj, samlokanoj per la hejma dialekto - dialekto en kiu ili neniam esprimas ian kulturformon, escepte de la kantaro, kiun ja konservas maljunuloj. Post politika malstreĉiĝo la hucanoj ĉiusemajne vizitas unu la aliajn en la du Bukovinoj. Amuze estas aŭskulti kiel ili strebas kompreniĝi per vortoj el ukraina, rusa kaj rumana vorttrezoroj.

En la ĉefurbo de la rumania Bukovino malfermis sin antaŭ tri jaroj pedagogia lernejo kun kleriĝo ankaŭ en la ukraina lingvo. Sed gepatroj hucanaj plendas ke la instruado en la ukraina lingvo ŝarĝas la lernejan programon por iliaj idoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search