Humanitarismo

Humanitarismo havas ĉu konceptan, ĉu sentimentan signifon.

Zamenhof pri barbarismo.
Zamenhof pri barbareco.

En internacia juro ĝi rilatas al la "protektado de homoj de ekzistanta minaco", sed laŭ la koncepta signifo, kiu respektas la abstraktan kvaliton de la homaro, ĝi celas amigi ĉiujn homojn.

La jezuitoj, kritikaj intelektuloj, kreis en la 17-a jarcento la tiel nomataj studia humanitatis'[1] por esplori 'klo esence faras homon de la homo' kaj klopodis difini sin mem surbaze de tio kio estas komuna al aliaj homoj anstataŭ kreskigi sentojn de diferencoj, forgesante ke nia propraĵo estas ke ni kundividas unu saman veran naturon, komparebla al la Zamenhofa homaranismo kaj precipe la du unuaj punktoj de la "Deklaracio pri Homaranismo" :

Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

  1. Noto : studia humanitatis, laŭvorte "studado pri la homaro" aŭ "antikvaj literaturoj". Humanitas signifas "homaron" en la latina.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search