Ikonografio

La Ambasadoroj, fare de Hans Holbein la malpliaĝa, estas kompleksa verko, kies ikonografio restas ĝis hodiaŭ debatata.

Ikonografio estas la branĉo de arthistorio, kiu temas pri la identigo, priskribo kaj interpretado de bildoj. La vorto "ikonografio" laŭlitere signifas "bildo-skribado", kaj originas de la greka εικον (bildo) kaj γραφειν (skribi). Dua difino de la sama vorto rilatas al la pentrado de ikonoj laŭ bizanca kaj ortodoksa tradicioj. Krom arthistorio, la vorto estas ankaŭ uzita en aliaj fakoj, ekzemple semiotiko aŭ por la studado de amaskomunikiloj.

Laŭ Francisko Azorín Ikonografio estas Priskribo de bildoj, ilia stilo k. simboleco.[1] Li indikas etimologion el greka eikon + graphos (bildo priskribo) kaj el tie la latina iconographio,[2] kaj li aldonas terminon ikonologio, por Traktato pri ikonoj.[3]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 93.
  2. Azorín, samloke, paĝo 92.
  3. Azorín, samloke, paĝo 93.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search