Imprimaturo

“Imprimi potest”, “Nihil obstat” kaj “Imprimatur” ĉe la eldonita en 1953 angla traduko de la libro “De Christiana expeditione apud Sinas” de Matteo Ricci SJ kaj Nicolas Trigault SJ

ImprimaturoImprimatur (latine Estu presata) en la Katolika Eklezio estas oficiala deklaro, kiu povas esti donita fare episkopo al verko pri teologia temo, se tiu verko pretendas esprimi katolikan vidpunkton.[1]

Imprimaturo signifas, ke doninto de ĝi ne trovis en la verko tezojn, kiujn kontraŭas al la doktrino de la Katolika Eklezio, kaj nur tio. Ne temas, ke li samopinias kun la aŭtoro. La celo de imprimaturo estas ne allasi eldonon de verko, kiu kontraŭus al la doktrino de la Katolika Eklezio, kvankam deklarus sin katolika.[1] Ordinare imprimaturon donas episkopo. Por novaj eldonoj kaj tradukoj de Biblio necesas permeso de la Sankta SeĝoEpiskopara Konferenco.[2]

Antaŭ de imprimaturo verko devas ricevi oficialan deklaron “Nihil obstat” (latine Nenio obstaklas), kiu povas esti donita fare de rajtigita eklezia cenzuristo (latine Censor Librorum). Cenzuristojn aprobas episkopo aŭ la liston de cenzuristoj aprobas Episkopara Konferenco por ĉiuj siaj diocezoj. Se episkopo ne donas “Imprimatur”-on al verko, kiu jam ricevis “Nihil obstat”-on, li devas klarigi sian decidon al la aŭtoro.[1]

Se teologian verkon skribis ano de monaĥa ordeno, do antaŭ “Imprimatur” kaj krom “Nihil obstat” la aŭtoro devas de la estro de sia ordeno ricevi permeson, konatan kiel “Imprimi potest” (latine Povas esti presata).[3]

Por novaj eldonoj kaj reeldonoj necesas nova permeso. [4]

  1. 1,0 1,1 1,2 Kodo de Kanona Juro, kan. 830
  2. Kodo de Kanona Juro, kan. 825
  3. Kodo de Kanona Juro, kan. 832
  4. Kodo de Kanona Juro, kan. 829

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search