Interhelpo

Reciproka helpoInterhelpo estas etika principo de konduto, kiu gvidas certan solidarecan konduton inter homoj. Tiu ĉi principo ludis rolon en la frua socialisma laborista movado en Francio kaj, laŭ la rusa naturisto kaj anarkiisto Pjotr Aleksejeviĉ Kropotkin, efikas ankaŭ en la besta mondo kiel konduto kiu pruvis sin en la evoluo. Nuntempe, la principo de reciproka helpo ricevas gravecon en diskutoj pri solidareca ekonomio.

Ĝi indikas libervolan reciprokan interŝanĝon de resursoj kaj servoj por reciproka profito, per reciproka helpo. Reciproka helpo estas verŝajne same malnova kiel homa kulturo, interna parto de la malgrandaj komunumaj socioj universalaj al la antikva pasinteco de la homaro.

De la krepusko de la homaro, ĝis multe preter la invento de agrikulturo, homoj estis ĉasistoj-kolektistoj, interŝanĝante laboron kaj resursojn por la avantaĝo de similaj grupoj kaj individuoj.

Kiel intelekta abstraktado, reciproka helpo estis evoluigita kaj progresinta per sistemoj de mutualismo aŭ laborasekuro, la komercaj gildoj, kaj ankaŭ estis uzita en kooperativoj kaj aliaj civilsociaj movadoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search