Kiberspaco

La termino kiberspaco estas vorto kunmetita el kiber (el la angla, mallonga formo por kibernetika el la greka kybernetike, "arto de la stiristo") kaj spaco. Ĝi kompreneblas kiel kibernetika spaco.

La unuaj formuliĝoj de la koncepto troviĝas jam 1964 en la libro Summa technologiae de la pola aŭtoro Stanisław Lem, kie la koncepto de la kiberspaco estas priskribata sub la nomo Perifera Fantomatiko. Kroma formulado de la koncepto troviĝas en la libro de Oswald Wiener die verbesserung von europa [la plibonigo de eŭropo], rmano de 1969, en la alineoj notizen zum konzept des bio-adapters und appendix A. der bio-adapter. Laŭvorte estas parolate de ciberspaco nur multe pli poste en la romano Neuromancer de la usona scienc-fikcia aŭtoro William Gibson, kiu estas ĝenerale konsiderata kiel ano de la kiberpunka literaturo. Gibson priskribas la kiberspacon kiel kunsensan halucinaĵon de komputile stirata grafika spaco: En la romano homoj produktas la kiberspacon - kiun Gibson nomas ankaŭ "matrico" - per tio ke ili konektas sin per neŭrona interfaco al enretigitaj komputiloj. La tie priskribata kompleta enmergiĝo en la kibernetikan spacon ŝajnas anticipi la enmergiĝon en la virtualan realecon, kiel ĝi estis realigita en la malfruaj 1980-aj jaroj kiel komputilteĥniko de la spac-simulado. Kiel antaŭpensanton de la virtuala realeco oni ĝenerale nomas Jaron Lanier. Simila teĥnologio estas menciita ĉe Neal Stephenson Metaverse.

En la ĝenerala lingvouzo la esprimo kiberspaco servis antaŭ ĉio en la 1990-aj jaroj plej ofte kiel sinonimo por la interreto aŭ pli speciale por la World Wide Web (WWW), en Esperanto "Tut-Tera Teksaĵo (TTT)". Sed la teĥnik- kaj soci- scienca esplorado tendencas distingi interreton kaj TTT-on kiel infrastrukturojn de la kiberspaco. Kiberspaco aperas tie kiel virtualigita spacimpreso, kiu ne havas topografian lokecon. Krome, kiberspaco estas komprenata en aktualaj socisciencaj esplormetodoj kiel "komutilmedie kreita senchorizonto". Kiu eniras kiberspacon, ties sociaj, faktaj, spacaj kaj tempaj perceptoj estas virtualigataj.

La televidserio Max Headroom ludis en la 1980-aj jaroj (same kiel la filmo "Tron") kiel unu el la unuaj perla eblecoj de la virtuala realo kaj de virtualaj ekzistaĵoj. 1999 Andy kaj Larry Wachowski estis internacie tre sukcesaj per la filmo The Matrix. La filmo eXistenZ, ankaŭ 1999, laboras per la eblecoj de kiberspaco kaj malfermas al la spektanto ĉiam novajn virtualajn spacojn. Tiaj virtualaj spacoj videblas ankaŭ en la filmo Animatrix (ekz-e en la segmento Matriculated).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search