Klemo | ||
---|---|---|
![]() | ||
vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Klemo, aŭ borno, estas fiksebla kaj malfiksebla unucirkvita kontaktopeco uzata por interkonektigi konduktilon al iu elektra aparato.
Estas klasika tipo de klemo, sed je ĉi tiu nocio oni komprenas ankaŭ ĉiun unucirkvitan punkton de konekto de elektra aparato kun la eksteraj cirkvitoj.
En elektraj skemoj oni desegnas klemojn kiel estas montrite en bildo:
Klasika tipo de borno estas montrita en bildo:
Pozicioj 1, 4, 8, kaj dekstra el pozicioj 3 estas faritaj kiel unu metala detalo. Pozicio 2 kaj maldekstra el pozicioj 3 estas kunigitaj kaj ilin eblas kune ŝraŭbi je la ŝraŭbo 4.
Diametro de la klemo kutime estas ĉirkaŭ 1 cm, por konektilo de diametro 4 mm (ekz. bananoklemo).
Oni povas enenŝovi specialan konektilon de la antaŭo en ingon 1. Ankaŭ oni povas enenŝovi draton en trueton 5 aŭ volvi draton ĉirkaŭ ŝraŭbo 4, kaj poste ĝisŝraŭbi tigon 2, tiam premiloj 3 konektos la draton kun la klemo.
En la aparato, klemo estas konektita kun ena cirkvito.
Klemo estas uzata en elektroteĥniko por relealigi konekton inter du dratoj kaj/aŭ kabloj. Vico de klemoj nomiĝas klemolineo (vidu bildon).
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search