Konfuzo

knabino konfuzita de fotilo, ilo kiun ŝi antaŭe ne konis

En medicino, konfuzo estas la kvalito aŭ stato de esti konfuzita aŭ nekapabla klare pensi. La vorto en psikiatrio estas ofte uzata interŝanĝeble kun deliro[1] en la Internacia Statistika Klasifiko de Malsanoj por priskribi la patologion. Tiuj rilatas al la perdo de mensa orientiĝo, aŭ la kapablo meti sin ĝuste en la mondon laŭ tempo, loko kaj persona identeco. Mensa konfuzo foje estas akompanata de malorda konscio (la perdo de lineara pensado) kaj perdo de memoro (la malkapablo ĝuste rememori antaŭajn eventojn aŭ lerni novan materialon).

  1. komparu en la angla lingvo sinonimojn de konfuzo. Arkivita el la originalo je 2019-05-13. Alirita 2022-06-10.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search