Koralblankigo aŭ korala senkolorigo okazas kiam koralajpolipoj elpelas algojn kiuj estis loĝintaj ene de iliaj histoj. Normale, koralaj polipoj loĝas laŭ endosimbioza rilato kun tiuj algoj, kiuj ludas gravan rolon por la bonfarto de la koraloj kaj de ties rifo.[1] Algoj havigas ĝis 90 % el la korala energio. Blankigitaj koraloj plue vivas sed ekmalsategas post eksenkolorigo.[2] Kelkaj koraloj rekuperiĝas.
La ĉefa kaŭzo de la koralblankigo estas la plialtiĝo de la akvotemperaturoj.[3] Temperaturo ĉirkaŭ 1 °C super la averaĝo povas okazigi blankigon.[3] Laŭ la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, inter 2014 kaj 2016 la plej longdaŭra registrita tutmonda blankigo mortigis koralon je senprecedenca skalo. En 2016, la blankigo de la koraloj de la Granda Barilrifo mortigis inter 29 kaj 50 procenton el la rifara koralaro.[4][5][6] En 2017, la blankigo etendiĝis al la centra regiono de la rifaro.[7][8] La averaĝa intermezo inter blankigokazoj estis duonigita inter 1980 kaj 2016.[9]
↑Dove SG, Hoegh-Guldberg O (2006). "Coral bleaching can be caused by stress. The cell physiology of coral bleaching". En Ove Hoegh-Guldberg, Jonathan T. Phinney, William Skirving, Joanie Kleypas (eds.). Coral Reefs and Climate Change: Science and Management. [Washington]: American Geophysical Union. pp. 1–18. ISBN 978-0-87590-359-0.