historiaj informoj por kotizoj de Esperanto-eventoj [1]
Kotizo[2][3] estas pagado de sia parto en komunan kason, por komuna elspezo. Kutime temas pri pago por iu servo, antaŭ ol oni povas uzi tiun servon. Ofte kotizoj estas uzataj en ne-profitaj organizaĵoj, kiel asocioj, societoj, kluboj kaj partioj.
Ekzemple povas temi pri
rajto partopreni iun feston, koncerton aŭ bankedon, eventon, renkontiĝon aŭ kongreson (sen ke oni ricevas iun fizikan varon por tiu kosto en la manojn, eĉ se nur estus simbola bileto),
sumo, kiun oni regule pagas por membri en organizaĵo (tiun kazon eblas konkretigi per la vorto membrokotizo), aŭ
la regula pago, kiun faras asekurito al sia asekura kaso.
↑diversaj historiaj informoj el 1987-1994 pri aliĝiloj kaj kotizoj por esperanto-eventoj, kaj kien iras la kotizoj: bildiĝas ankaŭ parta listo de en- kajelspezoj de organizaĵo (konkrete TEJO)