Kuracloko

Kuracloko estas tia loko, setlejo al kiu oni oficiale aljuĝis tiun ĉi titolon pro speciala taŭgeco por medicina terapio (ekzemple kadre de kuracrestado).

Ekzistas diversaj kategorioj de kuraclokoj, kiuj varias laŭlande. Ekzemple en Germanio, oni distingas:

Marbanejoj kaj aerkuraclokoj ne neprigas la ĉeeston de medicinaj institucioj por kuracterapio.

La titolo kuracloko ne nur havas medicinan signifon, ĝi ankaŭ ofte estas ripozoloko kaj eĉ turismoloko.

Kuracbanlokokuracbanejo estas tia banloko, kiu havas oficiale ĉi tiun titolon pro speciala taŭgeco por medicina terapio (ekzemple kadre de kuracrestado) pere de la loka kuraca akvo (plej ofte termofonta akvo).

Ĉe la banejo oni povas informiĝi pri konsistaĵoj de banakvo (ofte fero, kalcio, sulfuro, kaj simile), pri konsiloj de la terapio, pri tiaj malsanoj, kiujn la kuracakvo estas taŭga. Dum la historio oni trovis fontojn, kiuj faris sanaj la malsanulojn. En la moderna erao aŭ oni esploras kuracakvon, aŭ hazarde oni trovas ilin dum naftoesploro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search