Lampo

Lampo en la atrio de la centra stacio de Milano
Volframlampo
Tiffany-lampo

Lampo estas nenatura lumfonto, lumigilo konsistanta el vazo kun meĉo trempiĝanta en ia bruligebla fluaĵo (petrola, olea lampo) aŭ konsistanta el ujo entenanta lumfonton (ampolon, gasbekon, kandelon ktp.) (elektra, minista; lampiono, lanterno, lucerno).

Oni uzis komence en la lampoj plantajn aŭ bestajn grasaĵojn, oleojn (meĉo), poste aperis la gaslampo, petrollampo kaj finfine aperis la elektra inkandeska lampo, elektronika lampo. Tiuj lampoj havis simplan formon el argilo, metalo.

Laŭ Francisko Azorín lampo estas Ujo kun meĉo k. bruligebla fluidaĵo, por lumigi. Simpla lumigilo[1] Li indikas etimologion el la greka lampas (torĉo), el lampein (brili), kaj de tie la latina lampas. Kaj li aldonas la terminon elektra lampo, gazlampo [tiele], alkohola lampo, petrollampo, arklampo, lampisto, lampistejo.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 126.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search