Landokodoj

La internacia normo ISO 3166 donas duliterajn, triliterajn kaj triciferajn kodojn al sendependaj landoj kaj (kelkaj) dependaj teritorioj. Sube jen listo de la nunaj duliteraj kodoj.

Hodiaŭ la sufikso -io estas multe pli ofte uzata anstataŭ -ujo, sed ĉi tiu listo montras la formojn kun -ujo, ĉar tiel oni pli klare distingas la landonomojn, kiuj devenas de la nomo de landanoj (afganoj - Afganio, ktp), disde aliaj landonomoj, kiuj finiĝas per -io (Aŭstralio, Bolivio, ktp). Ŝanĝu la finaĵojn -ujo al -io por ricevi la hodiaŭ pli kutimajn nomojn.

Por alternativaj nomoj de la landoj vidu la apartan artikolon pri landonomoj.

La normo ISO 3166-2 fiksas kodojn por sub-unuoj (regionoj, provincoj, subŝtatoj) ene de landoj. ISO 3166-3 estas normo pri kodoj de eksaj suverenaj landoj.

Listo de 3-literaj kodoj estas en artikolo 3-literaj kodoj de ISO 3166-1.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search