Lato

Tiu ĉi artikolo temas pri lato en la senco de longa ortangula lignaĵo. La nacia valuto de la ŝtato Latvio nomiĝas latva lato.
lignaj latoj

Lato estas longa, mallarĝa kaj maldika konstruligno. Latoj aparte uziĝas en konstruado, speciale kiel subtenilo de gipso aŭ kiel materialoj por ĵaluzioj, malpezaj bariloj kaj tiel plu. Oni povas fari breton el lato.

Laŭ Francisko Azorín Lato estas Mallarĝa k. maldika lignotabulo.[1] Li indikas etimologion el la latina latus, lateris (bordo, flanko). Kaj li aldonas la terminojn lati, latumi por meti, fiksi latojn por formi plafonon aŭ subtegolaĵo.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 126.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search