Legitimeco

La filozofo John Locke estis tiu kiu argumentis ke konsento de la regatoj implicas politikan legitimecon

Legitimeco (aŭ laŭleĝeco), estas la rekono ke individuo povas agi, posedi kaj ekzerci rajton, ekzemple en tiu ĉi kunteksto estas la rajto gvidi kaj kontroli aliajn. Legitimeco povas esti donita al limigita grupo, de nacia aŭ religia socio, kaj eĉ de membroŝtatoj de internacia komunumo. La objekto de legitimeco povas esti statuso (ekzemple de reganto), ago (prenante posedaĵon), aŭ rekono de abstrakta rajto.

En la ŝtata kunteksto, legitimeco estas kreita surbaze de la konstitucia infrastrukturo de la ŝtato kaj la interkonsentoj rilate al politikaj institucioj kaj procezoj. Baza kondiĉo por stabila demokratio estas ke la reĝimo estu perceptita kiel legitima fare de la civitanoj de la lando, tio estas, la granda plimulto de la loĝantaro vidas la reĝimon kiel inda je ekzisto, kaj principe subtenas ĝian centran valorsistemon, kaj ankaŭ praktike.

Legitimeco ankaŭ povas rilati al la internaciaj rilatoj inter nacioj kaj internaciaj organizaĵoj. En tiu ĉi kunteksto, legitimeco rilatas al la rajto de ŝtato al suvereno, ĝia rajto fari diversajn agojn ene de kaj ekster ĝiaj teritorio, same kiel al reciprokaj rilatoj inter ŝtatoj kaj inter neŝtataj aktoroj (kiel ekzemple internaciaj organizaĵoj, etnoj kaj estaĵoj kiuj ankoraŭ ne estis agnoskitaj kiel ŝtatoj). Multfoje la legitimeco de la agoj de lando estas diskutata, kiam ili estas polemikaj el politika aŭ jura vidpunkto, ekzemple la anekso de pliaj teritorioj, enmiksiĝo en la aferoj de alia lando aŭ malobservo de internaciaj traktatoj kaj interkonsentoj. Foje la demando de legitimeco ŝprucas pro konflikto koncerne la rajton ekzisti mem de certa lando aŭ koncerne ĝian rajton havi sendependan suverenan regadon.

La legitimeco de la regado de romiaj imperiestroj dependis el lia kontrolo de la armeo kaj agnosko de la Senato; imperiestro estis normale proklamita de siaj trupoj, aŭ investita pere de imperiaj titoloj fare de la Senato, aŭ ambaŭ.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search