La sudaj ranoj formas la familion de Leptodaktiledoj aŭ laŭ scienca nomo Leptodactylidae, nome ege diversa familio de ranoj kiuj probable diverĝas el la aliaj superfamilioj de ranoj dum la Kretaceo.[1] La familio suferis gravajn taksonomiajn reviziojn en ĵusaj jaroj, inklude la reklasigon de la iama subfamilio Eleŭterodaktilenoj en sia propra familio Eleŭterodaktiledoj; Leptodaktiledoj nune nombras 206 speciojn en 15 genroj distribuitaj tra Meksiko, Karibio, kaj Centra kaj Suda Amerikojn.[2] La familio inkludas surterajn, truloĝantajn, akvajn, kaj arboloĝantajn membrojn, kiuj komponantas ampleksan gamon de diversaj habitatoj.[3]
Kelkaj el la genroj ene de la Leptodaktiledoj demetas siajn ovojn en ŝaŭmaj nestoj. Tiuj povas esti en fendoj, ĉe la surfaco de akvo, aŭ sur arbaraj grundoj. Tiuj ŝaŭmaj nestoj estas kelkaj el la plej variaj inter ranoj. Kiam okazas eloviĝo en nestoj en la arbaraj grundoj, la ranidoj restas ene de la nesto, senmanĝe, ĝis la metamorfozo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search